Planedovojo je la III-a Nokto de muzeoj en Altenburg je la 15-a de junio en la jaro 2002

[dimensioj] [impressioj] [la planedoj] [la suno]

web_saturn_gross.jpg (12006 Byte)

Je la III-a Nokto de muzeoj en Altenburg la astronomia unuigxo "Bernhard Schmidt" kune kun la Naturscienca muzeo Mauritianium Mauritianum kaj la regionala energi-proviza societo EWA preparis planedovojon. Tiu planedovojo en skalo de unu por 20 miliardoj rilate al la orbitoj etendigxis sur distanco de 295 metroj de la sunomodelo ĉe la Naturscienca muzeo gxis la plutomodelo ĉe la Agnes-pregxejo. Sed la planedoj kontraŭe estis tridekoble pligrandigitaj. La malgrandaj planedoj estis prezentitaj per tielnomataj LED-oj kaj inkandeskaj lampoj. Kiel grandaj planedoj servis kugloj el plasto aŭ vitro, kiuj interne pripentrite de ekstere estis prilumataj. La vizitantoj de la planedovojo ĉe ĉiu planedo povis elpreni el kartona kesto informfolion pri la planedo. Kartonaj kolektujoj por tiuj folioj kun klarigoj kaj vojmapo estis je dispono ĉe la Naturscienca muzeo. La laŭirantoj de la planedovojo uzis fervore la okazon kolekti la diversajn foliojn.

Sammelmappe