KONTAKTOJ

La membroj de Karapaco prezentas sin:

Dorothea Kaiser

Mi naskiĝis la 21-an de februaro en la jaro 1951. Mia edzo estas Hans-Georg Kaiser kaj ni loĝas en la germana urbo Altenburg ne malproksime de Lepsiko. Mi studis la fakon financekonomio kaj laboris ĝis mia pensiuliĝo en la financoficejo de nia urbo. Mi havas diversajn hobiojn. Por ekzemplo mi ŝatas legi kriminalliteraturon, mi volonte ekskursas, biciklas kaj amas la naturon. Mia plej preferata hobio estas la kuirarto, sed mi ankaŭ ofte tradukas kun mia edzo tekstojn en Esperanton.

Mia loĝadreso estas: Dorothea Kaiser, Wenzelstr.12, D-04600 Altenburg
kaj mia retadreso: donjo@link-abg.de

 

Frank Vohla

Mi naskiĝis la 26-an de novembro en la jaro 1965. Mi studis la fakon telekomunikado kaj teknika informadiko kaj laboras ĉe Deutsche Telekom (Germana Telekom) kiel retplanadisto. Mia plej preferata hobio estas astronomio, speciale Ŝanĝiĝemaj Steloj, sed mi interesiĝas ankaŭ pri multaj aliaj aferoj, ekzemple pri la naturo kaj fotografio. Ĉeokaze mi volonte veturas sur unuciklo. Krome mi estas fajrobrigadisto. Mi loĝas en Altenburg.

Mia retejo estas: www.vohla.de.
kaj mia retadreso: f.vohla@t-online.de

 

Hans-Georg Kaiser

Mi naskiĝis la 21-an de majo en la jaro 1954. Mi estas faklaboristo por konstruado. Mi havis en mia vivo pli ol tridek diversajn okupojn, interalie kiel konstrulaboristo, geologia boristo, filmprezentadisto, kulturfunkciulo, noktgardisto, domvartisto, asekuristo, oldulflegisto kaj butikisto por sondiskoj kaj kodiskoj ks... Mi tre ŝatas muzikon, sed mia unuavica hobio estas verki kaj traduki Esperante. Mi loĝas kun mia edzino Dorothea Kaiser en la germana ludkart-fabrika urbo Altenburg.

Mia loĝ-kaj poŝtadreso estas: Hans-Georg Kaiser, Wenzelstr.12, D-04600 Altenburg
kaj mia retadreso: kaiser-altenburg@t-online.de